sábado, 2 de enero de 2021

Nosce te ipsum

La Mahdio sieĝis kun liaj hordoj Ĥartumon, defendita de generalo Gordono. Iuj malamikoj transiris al sieĝita urbo. Gordono akceptis ilin unu post alia kaj montris spegulon por ili regardi sin. Laŭ lia opinio estis justa ke homo konis lia vizaĝo antaŭ lia morto.

viernes, 18 de diciembre de 2020

Stranga Jaro

    Estis tre stranga jaro. Multaj kutimoj ŝanĝiĝis por ĉiam, kaj multaj aliaj ŝanĝiĝos de nune. Strange estas ne povi brakumi nin kiel antaŭe, sed ni faras ĉion ĉi por la sano de aliaj.

    Jaro, en kiu vi ne povis vojaĝi, jaro, en kiu ni ne povis kunveni kun amikoj kaj, kelkfoje, eĉ ne kun familio. Espereble tio, kion ni spertis, alportas al ni pli da konscio, pli da empatio kaj pli da zorgo. Ni lernu aprezi la etajn aferojn en la vivo kaj eliri el ĝi pli bone.

martes, 19 de marzo de 2013

Dresitaj tomboj

En Hirkanio, la plebo nutras hundojn publikajn: la grandaj kaj nobelaj, hundojn hejmajn. Vi jam scias ke en tiuj landoj estas unu de la plej bonaj rasoj de hundoj. Kaj ĉiu bredas tiu ĉi hundoj laŭ lia kapablo por esti vorata poste lia morto, kaj ili kredas ke tiu ĉi estas la plej bona tombo.

CICERONO,
Tusculanae Disputationes, libro unua

jueves, 3 de enero de 2013

Citoj en la tempo 9

Qui desiderat pacem praeparet bellum
kiu volas pacon, preparu militon

De Vegetio, verkisto romana el lia verko De Re Militari, aŭ "Pri Aferoj Militaj", la frazo klare montras ideon tre komuna en la antikva tempo pri la motivoj por la milito. Jam Aristotelo kaj aliaj filozofoj grekaj donis motivojn similajn, la ideo de fari militon por vivi pace.

viernes, 21 de diciembre de 2012

La averto

En la Insuloj Kanarioj leviĝis grandega statuo bronza, de kavaliro kiu glave montris la okcidenton. En sia piedestalo estis enskribo: "Revenu. Post mia dorso estas nenio".

R. F. BURTON,
1001 Nights, II, 141

miércoles, 5 de diciembre de 2012

Citoj en la tempo 8

Oderint dum metuant
malamu ili dum timu ili

Frazo atribuita al Lucio Accio, poeto romana, en unu de liaj verkoj, "Atreo", eble tradukinto de verko de Esĥilo. Tamen, ĝi estos pli konita kiel devizo propra de la imperiestro Kaligulo.

domingo, 18 de noviembre de 2012

Citoj en la tempo 7

Fortes fortuna adiuvat
Fortuno fortulojn helpas

Cito de la romana Terentio, ideo tre popola de la antikva tempo kaj la mezepoko. Samopinias Ovidio kiam li diris: "La deoj favoras la aŭdacajn" kaj aliaj mencias "Fortuno apartenas al la aŭdacaj". Tiu ideo ankaŭ aperos ekzemple en Erasmo.