jueves, 16 de octubre de 2008

Mia vojaĝo tra Eŭropo

Tago 17 - Romo.

Nun mi troviĝas en Romo. Mia vojaĝo preterpasis la sian duonon kaj komencas sian vojfinon. Malantaŭ esti en Pariso, Madrido, kaj Blaneso (proksima Barcelono), mia lasta granda haltejo. La konstruaĵoj tie ĉi estas terurimponantaj, se en Pariso ili estas majestaj kaj preciozaj, en Romo oni povas vidi la majeston de la historio en ĝia maksimuma pompo. Detruitaj kaj ruine sed ne malpli grandiozaj.

Mi povis vidi la Koloseon, majestan, imponantan, amfiteatron de la familio Flavio kie la gladjatoroj batalis pro iliaj vivoj, kie fariĝis tioma historio romana. Iniciata de Vespacjano, inaŭgurita impete de lia filo, Tito, kaj netigita de Domicjano. La strukturo ke ĝin donis la nomon, koloso kun la vizaĝo de Nero, ne ekzistas jam.

Mi vidis ankaŭ la Vatikanon, kiu havas grandan muzeon. Tie estas la Davido, de Miguel Angelo, la statuo de Aŭgusto, kaj mia plej ŝatata, la Skolo de Atenoj, de Raffaelo. Ankaŭ estas la Kapelo Sikstina, kun pentraĵoj de Miguel Angelo. Aĵo totale nekredebla.

Mia vojaĝo alproksimiĝas al sia fino. Mi estas vivinta aĵojn belajn kiuj mi multe ĝojis. Mi ne scias ĉu mi povos konekti denove baldaŭ, sed mi esperas povi. Arrivederci, Roma.

No hay comentarios.: