viernes, 29 de abril de 2011

Malsamecoj inter 'ig' kaj 'iĝ'

Mi komencos serion da komentoj pri la sufiksoj kaj elementoj de Esperanto, por la ĝusta kompreno de la lingvo kaj por helpi novajn lernantojn.

La sufikso 'ig' estas uzata por formi la faktan voĉon en Esperanto. Ĉiuj verboj formitaj per ĉi tiu sufikso estas transitivaj kaj tial bezonas la akuzativon. Ĝia signifo estas "fari", "transformi", kaj ĝi ankaŭ aplikiĝas por formi la kaŭzan voĉon.

Ek.:
Maria beligis sian ĉambron.
Maria faris bela sian ĉambron.

Dio fortigu vin!
Dio faru vin forta.

Aŭ kaŭzativa voĉo, kiel;

La soldato mortigis la malamikon.
La soldato kaŭzis la morton de la malamiko.

Malsimile, la sufikso 'iĝ' oni uzas por formi la medialan voĉon en Esperanto. La verboj tiamaniere akiritaj estas ĉiam maltransitivaj kaj havas la valoron refleksivan, la verbo estas apliki al mem subjekto.

Ek.:
Maria beliĝis en la tualeto.
Maria beligis sin en la tualeto.

La soldato mortiĝis.
La soldato mortigis sin.

Baldaŭ aliaj sufiksoj kaj eroj.

No hay comentarios.: