miércoles, 12 de octubre de 2011

La Sonĝo de Ĝuangzio

Ĝuangzio sonĝis ke li estis papilio kaj vekiĝinte ne sciis se li estis homo kiu sonĝis esti papilio aŭ, kontraŭe, papilio kiu nun sonĝis esti viro.

HERBERT ALLEN GILES,
Chuang Tzu (1889)

Alia versio de la sonĝo de Ĝuangzio en Esperanto estas:
Foje Ĝuangzio sonĝis, ke li fariĝis fluganta papilio. Vekiĝinte li ekdubis: "Ĉu mi fariĝis papilio en mia sonĝo aŭ la papilio fariĝis Ĝuangzio en sia sonĝo?"
Fine, ankaŭ la hungara poeto Lőrinc Szabó mencias la sonĝo en via verko "Sonĝo de Ĝuang Dzi":

Jes papilio mi 'stis, papilio,
kiu dancadis gaje sub la sun',
sen konjektet', ke ĝi 'stas Ĝuang Dzi,
kaj mi vekiĝis, kaj ne scias nun,
ne scias nun - revante li daŭrigis -
kio la vero, kiu estas mi:
ĉu Ĝuang Dzi la papilion sonĝis,
aŭ min nun sonĝas tiu papili'?

2 comentarios:

Per Spegulo dijo...

Saluton mia amiko! Mi tre sxatas, ki vi tradukis la hungaran poeton. Mi, ja, ne konas lin, sed mi scias, ke li estis garanda poeto, kaj mia patrino tre sxatas lian poemojn.
Vi estu bone, kaj cxian bonan mi deziras al vi.

Per Spegulo - el Hungarujo

Dro. Esploranto dijo...

Dankon, amiko! Mi feliĉas ke vi ĝojas kun la blogo. Mi ankaŭ pensas ke li estas granda poeto, kaj mi dankas viajn bonajn dezirojn.
Dankon, kaj mi esperas ke vi ĝojos kun la resto de la blogo! :)

Bonajn dezirojn!