viernes, 20 de julio de 2012

Malsamecoj inter 'ebl' kaj 'iv'

Daŭrigante per la serio de komentoj pri la sufiksoj kaj elementoj de Esperanto, por helpi novajn lernantojn. La lastan fojon kiam mi skribis pri la diferencoj inter "ig" kaj "iĝ", ĉi-foje mi skribos pri "iv" kaj "ebl".

Ĉi tiuj elementoj tre similas. La sufikso "ebl" estas uzata por diri kapaciton aŭ kapablon, por esprimi, ke io estas farebla.

Ekz.:
Tio estas manĝebla.
Oni povas manĝi tion. Tio povas esti manĝita.

Tio estas nekredebla!
Tion oni ne povas kredi. Tio ne povas esti kredita.

Aliflanke, la sufikso "iv" estas neoficiala kaj simila al Fundamenta "ebl" sed "iv" esprimas aktivan kapablon, dum "ebl" esprimas kapablon .

Ekz.:
La fabriko produktiva.
La fabriko kiu povas produki ion.

Kreiva forto.
Forto kiu povas krei ion.

La malsamecoj estas klaraj:

Aĵo produktiva = aĵo kiu povas produki ion.
Aĵo produktebla = aĵo kiu povas esti produktita. Aŭ aĵon kiu io povas produki.